• esperanto

last modified November 19, 2009 by EmilioCid

Se vi povas traduki tiun paĝon al via nacia lingvo, klaku iun ligilon (lingvo#) sube,  klaku la butonon <EDIT> kaj anstataŭu la esperantan tekston per la teksto de via lingvo. Tuj poste informu min ĉe emilio*esperanto.org

 

lingvo1     lingvo2       lingvo3      lingvo4       lingvo5  

 

português   español   english   français   esperanto

 

 

liberop.jpg  



Kiu estas la plej grava lingvo ?

- La plej grava lingvo estas nia gepatra lingvo. ĝi estas nia identeco, nia “MIO”.     Per nia denaska lingvo ni lernis pensi. Se iu provas korupti nian lingvon, ankaŭ provas korupti nian identecon.    

En 100 jaroj, 40% de la 6000 lingvoj parolataj en la mondo malaperos pro lingva tutmondiĝo kaj pro la kultura invado de lingvoj de fremdaj potencoj.   Ĉiuj lando kiu superregas aliajn popolojn, ĉu milite, ekonomie aŭ teknologie, ĉiam provas trudi sian lingvon. La malnovaj Romianoj jam faris tion. 

indio.jpg

 

  Ne gravas kiom malgranda estu komunumo kiu parolas iun lingvon, ni devas respekti ĝin, konservi ĝin de la estingo kaj de la troa invado de fremdaj vortoj.

Ni imagu, ekzemple, malgrandan indiĝenan komunumon, kiu konas medikamentajn ecojn de iu planto. Se la lingvo de ĉi tiu komunumo malaperus, kune malaperus ĉi tiu grava scienca kono

 

 

La parolantoj de la internacia planata lingvo, Esperanto, subtenas ĉiujn provojn de la indiĝenaj popoloj revalorigi sian lingvon kaj sian kulturon, ĉar ili opinias, ke ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj havas en si valorojn, kiujn la homaro ne perdu.

Estas pruvita la pozitiva efiko de la instruado en la gepatraj lingvoj kompare kun la instruado de nur negepatraj lingvoj
       

Kiu estas la plej parolata lingvo en la mondo?

    Multaj kredas ke ĝi estas La angla, sed la plej ofte parolata lingvo en la mondo estas la ĉina lingvo. Multaj lernas la anglan (sen sukceso), sed la denaskaj parolantoj de La angla, reprezentas nur 6% de la tutmonda loĝantaro.  

terra-copy.jpg  

 

 

Tamen, kiel ili koncentrigas pli ol 50% de la riĉeco, la angla trudas sin kiel internacia lingvo al la restantaj 94% de la mondo, metante nin en situacion de malsupereco, neegaleco kaj maljusteco.

 

 

 

 

Sed la entreprenisma mondo jam adoptis la anglan, ĉar ili pensas ke ĝi estu pli praktika. 

Ĉu ne estas pli bone lasi tiel ?

poluicao.jpg

 

La mondo ankaŭ adoptis la transporton per fosilia bruligaĵo ĉar ĝi estas pli praktika.  Ĉu vi estas kontenta pri la polucio kaj la trafiko ?

 En la lingva afero okazas la samo. Ni ne devas insisti en la eraro, nur ĉar ni havas timon ŝanĝi.    

Britio ricevas pli da profito per la angla lingvo, ol per la esplorado de petrolo de La Norda Maro.

Sendepende de tio, kion la grandaj firmaoj pensas, ĉu estas vi kontenta esti devigata lerni kaj uzi la anglan lingvon?

 

 

Spektu la videon “La Lingva Defio: 

The language challenge - El desafío lingüístico - Le défi des langues - La sfida della lingua - O desafio lingüístico - تحدي اللغة بواسطة كلود بيرون - Языковая проблема - La lingva defio - 面对现实 - Kielellinen haaste - Die Herausforderung der Sprachen - אתגר השפה מאת קלוד פירון - Językowe wyzwanie - भाषाओं कि चुनौती, क्लौड पएरोन के सगं - A nyelvi kihívás - 言語問題に挑む - Jazyková výzva - Tatizo la lugha - ความท้าทายทางภาษา โดย โคล้ด ไพรอน - El repte lingüístic - Jazyková výzva - De oplossing van het Taalprobleem

 

Vidu ankaŭ:

INTERNACIAJ LINGVOJ KAJ INTERNACIAJ HOMAJ RAJTOJ

de Robert Phillipson

 

Por ke estu situacio de EGALECO kaj JUSTECO, ni proponas la uzon de la Internacia Lingvo ESPERANTO.
    Esperanto estas internacia kaj neŭtrala lingvo, kiu apartenas al neniu lando. Ĝi estas efika instrumento por la konservado de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj de la terglobo.

La propono de Esperanto estas tio, ke ĉiu homoj daŭre parolu sian gepatran lingvon, kaj uzu la neŭtralan lingvon en internaciaj komunikadoj.    
Lerni Esperanton estas 10-oble PLI FACILA kaj PLI RAPIDA ol lerni la  hispanan, francan, aŭ iun ajn alian naturan lingvon. Ĝia gramatiko estas simpla kaj tute regula, sen esceptoj.

    La antaŭa lernado de Esperanto, helpas la lernadon de aliaj lingvoj. Tio estas fakto pruvita en eksperimentoj de Eŭropaj Universitatoj. Kiu studis Esperanton, tiu lernos aliajn fremdajn lingvojn pli facile.

 

Sciu pli pri ESPERANTO:

- <nomo kaj paĝo de landa asocio>

-  Manifesto de Prago - http://lingvo.org/
- Libero por Lingvoj - http://liberoporlalingvoj.cjb.net/
- Dokumentoj de la MSF  en pluraj lingvoj - www.parolumondo.com/forumo ­
- Le Monde Diplomatique en Esperanto   http://eo.mondediplo.com
- Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  http://mas-eo.org

- Deklaro de la Esperanto-Movado pri la Indiĝenaj Lingvoj kaj Kulturoj  ****se ne estas tiu deklaro en via lingvo, lasu ĝin en la angla

http://www.uea.org/vikio/Deklaro_Pri_Indigxenaj_Popoloj_En_Esperanto

 

Esperanto en la Forumo - la 31a de januaro 2009

UFPA-Basic-Bb-BAkso 5 - 8:30 h - 12:30 h
           Libero por la Lingvoj
UFPA-Basic-Ob-THE-axle    8:30 h - 18:30 h
            Klubo Esperantista Zamenhof
tels. 91-8898-2419    aŭ 91-8867-8700

  ESPERANTO -    DEUTSCH - LA ANGLA - ESPAÑOL - FRANÇAIS - ITALA     MAGYARUL -    PORTUGALA - NEDERLANDS - LA OKCITANA - CATALÀ  

 

Manifesto de Prago

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.

Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

1. Demokratio Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

2. Transnacia edukado Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.

Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.

3. Pedagogia efikeco Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado.

4. Plurlingveco La esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

5. Lingvaj rajtoj La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

6. Lingva diverseco La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

7. Homa emancipiĝo Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo - projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.

 

­
­